![]() | We create our games in the easy-to-learn international language Esperanto. However, you can also reach out to us in English 😉. |
Ŝnufido? Kio estas tio?
Ĉu ŝnuf·id·o? Kaj kio estas ŝnufo, do?
Ĉu ŝafo rostrohava, aŭ lanhava elefanteto? Nek tio, nek la alio.
Pri la puftufa ŝnufo (Rostrunculum fluffatum) vi nenion trovos en vortaroj aŭ en faklibroj pri bestoscienco. Estas ja tre longa vojo al ĝia hejma planedo. Tamen lastatempe ŝnufoj ekaperadas ankaŭ en niaj partoj de la galaksio. Ili tre ŝatas manĝadi freŝan herbon kaj ripozi longan tempon. Sed plej multe da tempo ŝnufoj pasigas per ŝnufi, tio estas unu la alian saluti, priflari kaj karesi per longaj nazoj rostrosimilaj (kiujn oni fake nomas ŝnufiloj).
Kaj nun iomete pli serioze.
Ni estas eta familifirmao el Ĉeĥujo, kun fakaj radikoj en la kampoj de specialbezonula edukado, lingvoscienco kaj arĥeologio. Ni produktas tabuloludojn kaj lernilojn por infanoj, gepatroj, geavoj, instruistoj, edukistoj, lingvolernemuloj kaj iuj ajn ŝatantoj de trankvilaj, komunaj amuzo kaj lerno 😉, ĉiom en Esperanto. Niajn materialojn vi finproduktos mem hejme. Ĝuste kiel tio funkcias, legu ĉi tie.